Bonvenon en Bonan Apetiton!
|
Bonan Apetiton estas retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto. Ĝi nun enhavas 95 receptojn. Vi povas esplori la receptojn laŭ diversaj kriterioj: ingrediencoj, kategorioj, veganaj receptoj, video-receptoj… Vi ankaŭ povas kontribui al la retejo aldonante receptojn kaj tiel diskonigi viajn ŝatatajn manĝaĵojn aŭ tradiciajn pladojn de via lando! |
Lasta novaĵoVideoj pri vegetarismo, la
Post longa paŭzo aperis nova sekcio en Bonan Apetiton: ni nun afiŝos videojn pri vegetarismo, veganismo kaj sana vivstilo. Ĉiuj videoj estos en Esperanto aŭ kun Esperantaj subtekstoj. Se vi mem faras, subtekstigas aŭ trovas videon, kiu ankoraŭ ne estas en la retejo, ne hezitu kontakti nin. |
Elektita recepto
Pogaĉo (hungara sala fromaĝa bakaĵeto)
Neniu noto
![]()
Kun sukero, faruno, salo, ovoj, lakto, gisto… Preparado: 1:00, kuirado: 1:00 Tipa kaj tipa hungara sala bakaĵeto, iom daŭras pretigi, sed facilas kaj indas. En mia familio fakte ĝi estas pretigita preskaŭ por ĉiuj familiaj festoj. :) La farunaĵo estas bele tavoligita pro la fermentilo kaj pluraj faldadoj. Oni povas ĝin libere reformeti, en Hungario ekz. ekzistas versioj kun lardoŝrumpaĵo, stufita brasiko/cepo aŭ diversaj semoj. |
Lastaj receptoj
|
Lasta artikoloVegano kun bestaj fortoj
Pli kaj pli da atletoj nuntempe nutras sin vegetare aŭ vegane… |
Lasta videoLa tram-problemo, kun ŝanĝeto
|



