Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Artikoloj

Tomatoj

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Tomatoj originas de Andoj, precipe de la landstrio, kiu ekas de la norda Ĉilio ĝis la suda Ekvadoro. Multnombraj dokumentaj atestoj pensigas nin, ke la kultivado de tomato progresis en Meksiko, kiel ekzemple atestita per ceramikaĵoj retrovitaj dum arkeologiaj elfosadoj, sur kiuj tiu ĉi planto estas pentrita kune kun aliaj plantoj malsovaĝigitaj en tiu teritorio, kiel terpomo, dolĉa kapsiko kaj pika kapsiko.

Leontodo (taraksako)

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Leontodo (Taraxacum officinale Weber), de la familio de la asteracoj (Asteraceae), estas sendube la plej konata kaj la plej rikoltata spontana herbo; ĝi troviĝas fakte ĉie ĝis 2000 m da altitudo, ankaŭ se ĝi emas kreski en modera klimato, en malfermitaj kaj sunaj lokoj.

Besta kondiĉo kaj socia justeco

Artikolo proponita de Jupiter_e. la en la kategorio Esperantista Vegetarano

Ofte oni kontraŭstarigas zorgon por bestoj al zorgo por socia justeco, forlasante protekton de bestoj en la flankon de politiko. Tamen zorgo pri bestoj ne nur starigas moralajn problemojn, sed ankaŭ rilatas al justeco. Ĝi estas eĉ elprovo de nia justeco, ĉar nia uzado de bestoj malkovrigas misfunkciadojn de labororganizo kaj de ekonomio kies viktimoj estas ankaŭ homoj.

Agado por bestaj rajtoj kaj Esperanto

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorio Esperantista Vegetarano

De la 13-a ĝis 16-a de septembro [2012] en Luksemburgo okazis internacia konferenco pri bestaj rajtoj. Ĝi estis grandioza sukceso: prelegis aktivistoj el 20 landoj, i.a. 7 el Usono, 4 el Brazilo, 2 el Sud-Afriko, el Portugalio, Tajvano, Germanio, Belgio, Aŭstrio kaj tiel plu. Ne malpli ol 260 partoprenantoj venis el 30 landoj por partopreni prelegojn, diskutrondojn, interŝanĝi spertojn kaj ideojn. En multaj aspektoj, la luktado por justa traktado de bestoj unuflanke kaj justa lingvo-uzado en la mondo aliflanke estas tre similaj.

Esti vegetarano en Kameruno

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorio Esperantista Vegetarano

Kameruno, jen lando de Centra Afriko kie, kiel en la plimulto de la landoj de la nigra kontinento, la homoj emas sekvi la paŝojn de la prapatroj. Krome, ili preferas sekvi la vojon de la amaso. Tial, la popolo akceptas precipe tion, kio venas de la Registaro; tion, kio estas oficiala: estas veraĵo nur tio, kion diris la Radio, la Biblio (religio)… Preskaŭ neniu penas pensi pro si mem kaj elekti tion, kio taŭgas por li/ŝi; ĉar agi ne kiel ĉiuj homoj, kaŭzus, ke oni estus malakceptata de la komunumo. Tio estas la stato de vegetarano en la lando.

Lakto: ĉu devigata? Ĉu sendamaĝa?

Artikolo proponita de Jupiter_e. la en la kategorio Esperantista Vegetarano

Ekde 1941 diversaj reklamkampanjoj en Belgio intense antaŭenigis la konsumadon de (bovin) lakto. Ili celis precipe infanojn. En multaj belgaj lernejoj ekde 1951 oni proponis al la infanoj ĉiutage lakton. La kialoj? Oficiale la sanigaj ecoj de lakto.

Sed ni scias nun jam pli bone.

Arbarĝardenado

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorio Esperantista Vegetarano

Arbarĝardenado estas unu el la aplikoj de permakulturo. Tiu lasta termino estas uzita unuan fojon de Bill Mollison (1928-2016) kaj David Holmgren (°1955) en 1978. Ĝi povas esti difinita kiel sistemo de agrikulturaj kaj sociaj projektoprincipoj kiuj centriĝas ĉirkaŭ la simulado aŭ rekta uzado de la skemoj kaj karakterizoj observitaj en la naturaj ekologiaj sistemoj. Mollison diris: "Permakulturo estas filozofio de kunlaborado kun anstataŭ kontraŭ la naturo, de longa kaj pripensita observado anstataŭ longa kaj senpripensita laboro, de rigardado al plantoj kaj bestoj en ĉiuj iliaj funkcioj anstataŭ trakti iun terenon kiel unuproduktan sistemon. " Permakulturo havas 3 etikajn kaj 12 dezajnprincipojn:

Natura kaj biena vivo de bovidoj kaj bovinoj

Artikolo proponita de Jupiter_e. la en la kategorio Esperantista Vegetarano

Kiel ĉiuj aliaj mambestoj, bovinoj povas doni lakton nur post la nasko, por nutri la idon. Por zorgi, ke ŝi daŭre donu lakton, bovinoj estas gravedigataj ĉiujare. Post naŭ monatoj da gravedeco ŝi naskas, sed oni preskaŭ tuj forprenas la idon, kiu ricevas artefaritan lakton (koktelon de plasmo-proteinoj kaj mineraloj). La lakto de la bovino estas destinita por homa konsumado. La bovidinoj iĝas laktobovinoj, la virbovidoj estas uzataj por la viando.

Legumenoj

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Legumenoj estas manĝeblaj semoj de plantoj de la familio de la legumenacoj (fabacoj), kiuj povas esti manĝataj freŝaj, sekaj, rapid-frostigitaj, konservitaj. La komuna karakterizo de ĉiuj specoj estas la ĉeesto de guŝo: ĝi estas la frukto de la fabacoj, formita de karpelo (la ina organo en floro), kiu entenas semojn. Maturiĝinta, la guŝo malfermiĝas, laŭ la dorsa kaj ventra kuniĝlinioj, ellasante semojn. Alia komuna karakterizo estas la ĉeesto de la bakterio Rhizobium leguminosarum sur la radikoj, kiu prenas azoton el la atmosfero. Tiun ĉi econ oni utiligas en agrikulturo pere de rotacia kultivado, tiel sterkante la grundon.

Gandhi (02.10.1869 – 30.01.1948)

Artikolo proponita de Jupiter_e. la en la kategorio Esperantista Vegetarano

Mi estis infano, kiam la unuan fojon mi aŭdis pri Mahatma Gandhi. Ŝajnis al mi iom nekompreneble, ke maljuna viro lernis ŝpinadi kaj – laŭdire – la tutan grandan landon, Hindion, li volis instigi, ke ĉiuj lernu ŝpinadi kaj ĉiuj uzu memfaritajn, simplajn vestaĵojn, anstataŭ aĉeti la fajnajn anglajn ŝtofojn.