Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Apetito
Bildo de fazeoloj (Fonto)

Fazeoloj

Fazeolo estas genro el familio fabacoj (Phaseolus), manĝebla amelhava legomo. Ekzistas diversaj specoj, kun malsamaj koloroj kaj formoj.

En la retejo estas 3 receptoj kun fazeoloj.

Elektita recepto kun fazeoloj

Lasta recepto kun fazeoloj

Foto de Legomoj en zanzibara saŭco

Legomoj en zanzibara saŭco (vegana)

Neniu noto
XXX

Ĉefaj pladoj, Legomoj

Kun salo, ajlo, tomatoj, karotoj, tofuo, kapsiketo

Preparado: 20 minutoj, kuirado: 40 minutoj

En la jaro 2005 mi manĝis legoman-rizan pladon kun bongusta saŭco en Zanzibaro (en Tanzanio). Mi demandis la kuirinton kiel estis farita la saŭco, kaj poste hejme provis produkti ion similan. Post kelkfoja provado mi alvenis al la ĉi tie prezentata preparmaniero. Kvankam mi mencias Tanzanion kiel devenlandon de la plado, ĝi ne estu konsiderata origina tanzania plado, sed adapto de ĝi (la kvinoo kaj la sojkazeo ne estis en la origina recepto, kaj ankaŭ la elekto de legomoj estis iom alia).

Nikuĝago (kuirpotaĵo) (vegana) (senglutena)

Neniu noto
X

Ĉefaj pladoj, Legomoj, Supoj

Kun sukero, cepo, karotoj, saŭcoj, terpomoj, fazeoloj

Preparado: 15 minutoj, kuirado: 30 minutoj

Ĉefplado el terpomoj kun aliaj legomoj malrapide kuiritaj kun sojosaŭco kaj sukero.

Ĉi tiu vegana versio anstataŭigas la bovaĵon per tofuo.

Ĉiuj ceteraj receptoj kun fazeoloj

Chili con tofu

Chili con tofu (vegana) (senglutena)

Ĉefaj pladoj

Kun oleo, cepo, tofuo, papriko, fazeoloj

Neniu noto
XX