Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kapsiketo

Bildo de kapsiketo
Fonto

Kapsiketo estas malgrandaj kaj akraj kapsiko uzataj kiel spico aŭ legomo.

En la retejo estas 9 receptoj kun kapsiketo.

Elektita recepto kun kapsiketo

Legomoj en zanzibara saŭco (vegana)

Neniu noto
*
Preparado: 20 minutoj, kuirado: 40 minutoj

En la jaro 2005 mi manĝis legoman-rizan pladon kun bongusta saŭco en Zanzibaro (en Tanzanio). Mi demandis la kuirinton kiel estis farita la saŭco, kaj poste hejme provis produkti ion similan. Post kelkfoja provado mi alvenis al la ĉi tie prezentata preparmaniero. Kvankam mi mencias Tanzanion kiel devenlandon de la plado, ĝi ne estu konsiderata origina tanzania plado, sed adapto de ĝi (la kvinoo kaj la sojkazeo ne estis en la origina recepto, kaj ankaŭ la elekto de legomoj estis iom alia). Legi la recepton…

Lasta recepto kun kapsiketo

Tomat-kapsika keĉupo (vegana) (senglutena)

Neniu noto
*
Kun salo, oleo, sukero, cepo, pipro, ajlo
Preparado: 10 minutoj, kuirado: 1:25

Kutime, moderna keĉupo konsistas el bazo de tomato, vinagro, sukero, salo kaj kapsiketo. Aliaj spicoj kaj ingrediencoj estas aldonitaj laŭ la lando kaj gusto. La keĉupo, kiun mi prezentas al vi hodiaŭ, estas nur adapto de tiu bazo kun tio, kio estis en mia dispono. Do ne hezitu modifi ĝin laŭ viaj gustoj kaj kion vi havas en la fridujo! :) Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj kun kapsiketo