Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kariofilo

Bildo de kariofilo
Fonto

Najloforma sekigita florburĝono de kariofilujo, uzata kiel spico.

En la retejo estas 3 receptoj kun kariofilo.

Elektita recepto kun kariofilo

Hungara fruktosupo

Neniu noto
*
Preparado: 30 minutoj, kuirado: 30 minutoj

Tipe hungara supo, malpeza, malmultekosta kaj tre agrabla dum varmaj somertagoj. Jes, ĝi estas dolĉa, kaj jes, oni manĝas ĝin kutime tute malvarme (kiel unuan pladon, ekz. antaŭ pli pezaj salaj ĉefpladoj).

Se tio tro strangas por vi, vi tamen scivolas, eble testu ĝin iom pli dense kaj kiel deserto, en Francio ĝi jam funkciis kaj oni ŝatis. Mi esperas, ke vi same. Bonan apetiton! :)

PS.: ĝi estas nefuŝebla kaj facile preparebla manĝaĵo, kiun ne daŭras longe pretigi (la indikita prepar-tempo jam enhavas la tempon de purigado :P. Tamen indas pli frue komenci, por ke ĝi havu tempon malvarmiĝi). Do ne malkuraĝu, eĉ se vi estas komencanto en la kuirejo! Vi certe sukcesos. :) Legi la recepton…

Lasta recepto kun kariofilo

Tomat-kapsika keĉupo (vegana) (senglutena)

Neniu noto
*
Kun salo, oleo, sukero, cepo, pipro, ajlo
Preparado: 10 minutoj, kuirado: 1:25

Kutime, moderna keĉupo konsistas el bazo de tomato, vinagro, sukero, salo kaj kapsiketo. Aliaj spicoj kaj ingrediencoj estas aldonitaj laŭ la lando kaj gusto. La keĉupo, kiun mi prezentas al vi hodiaŭ, estas nur adapto de tiu bazo kun tio, kio estis en mia dispono. Do ne hezitu modifi ĝin laŭ viaj gustoj kaj kion vi havas en la fridujo! :) Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj kun kariofilo