Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kvinoo

Bildo de kvinoo
Fonto

Kvinoo (Chenopodium quinoa) estas sudamerikdevena kreskaĵo kultivata pro siaj grenoj.

En la retejo estas 2 receptoj kun kvinoo.

Elektita recepto kun kvinoo

Legomoj en zanzibara saŭco (vegana)

Neniu noto
*
Preparado: 20 minutoj, kuirado: 40 minutoj

En la jaro 2005 mi manĝis legoman-rizan pladon kun bongusta saŭco en Zanzibaro (en Tanzanio). Mi demandis la kuirinton kiel estis farita la saŭco, kaj poste hejme provis produkti ion similan. Post kelkfoja provado mi alvenis al la ĉi tie prezentata preparmaniero. Kvankam mi mencias Tanzanion kiel devenlandon de la plado, ĝi ne estu konsiderata origina tanzania plado, sed adapto de ĝi (la kvinoo kaj la sojkazeo ne estis en la origina recepto, kaj ankaŭ la elekto de legomoj estis iom alia). Legi la recepton…

Lasta recepto kun kvinoo

Legomtorto kun kvinoo

5/5
*
Preparado: 45 minutoj, kuirado: 30 minutoj

Bongusta torto kun legomoj kaj cerealoj. Legi la recepton…