Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Papriko

Bildo de papriko
Fonto

Papriko estas spico preparita el muelita kaj sekigita kapsiketo.

En la retejo estas 9 receptoj kun papriko.

Elektita recepto kun papriko

Legomoj en zanzibara saŭco (vegana)

Neniu noto
*
Preparado: 20 minutoj, kuirado: 40 minutoj

En la jaro 2005 mi manĝis legoman-rizan pladon kun bongusta saŭco en Zanzibaro (en Tanzanio). Mi demandis la kuirinton kiel estis farita la saŭco, kaj poste hejme provis produkti ion similan. Post kelkfoja provado mi alvenis al la ĉi tie prezentata preparmaniero. Kvankam mi mencias Tanzanion kiel devenlandon de la plado, ĝi ne estu konsiderata origina tanzania plado, sed adapto de ĝi (la kvinoo kaj la sojkazeo ne estis en la origina recepto, kaj ankaŭ la elekto de legomoj estis iom alia). Legi la recepton…

Lasta recepto kun papriko

Bakitaj kukurbsemoj (vegana) (senglutena)

Neniu noto
*
Preparado: 15 minutoj, kuirado: 30 minutoj

Unu eta kontraŭmalŝpara recepto!

Nun vi scios kiel tute uzi kukurbon kiam vi aĉetos ĝin :)

Kaj tio estas ankoraŭ unu maniero akiri la plej multajn nutraĵojn de kukurboj aŭtune aŭ vintre, kiam vi plej bezonas ilin. Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj kun papriko

Leĉo (vegana)

2.3333/5
*
Kun oleo, faruno, cepo, ajlo, tomatoj