Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Saŭcoj

Bildo de saŭcoj
Fonto

Saŭco estas manĝebla, iomete likva, substanco kiun plejofte oni verŝas sur manĝaĵo aŭ estas manĝata kiel almanĝo por havi pli da gusto.

En la retejo estas 15 receptoj kun saŭcoj kaj 2 specoj de saŭcoj.

Specoj de saŭcoj

Elektita recepto kun tomata saŭco

Parmigiana

5/5
*
Preparado: 2:00, kuirado: 25 minutoj

Parmigiana estas tre bongusta itala plado simila al lasanjoj, sed kun tranĉaĵoj de panumita melongeno anstataŭ pastaĵoj. Ĝi ne estas tre malfacila, sed la preparado povas esti sufiĉe longa (ĝis du horoj). Eblas panumi la melongenon, konservi ĝin en fridujo kaj daŭrigi la preparadon poste. Legi la recepton…

Lasta recepto kun tomata saŭco

Tomat-kapsika keĉupo (vegana) (senglutena)

Neniu noto
*
Kun salo, oleo, sukero, cepo, pipro, ajlo
Preparado: 10 minutoj, kuirado: 1:25

Kutime, moderna keĉupo konsistas el bazo de tomato, vinagro, sukero, salo kaj kapsiketo. Aliaj spicoj kaj ingrediencoj estas aldonitaj laŭ la lando kaj gusto. La keĉupo, kiun mi prezentas al vi hodiaŭ, estas nur adapto de tiu bazo kun tio, kio estis en mia dispono. Do ne hezitu modifi ĝin laŭ viaj gustoj kaj kion vi havas en la fridujo! :) Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj kun tomata saŭco