Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Tofuo

Bildo de tofuo
Fonto

Tofuo estas kazesimila manĝaĵo el sojo.

En la retejo estas 11 receptoj kun tofuo.

Elektita recepto kun tofuo

Legomoj en zanzibara saŭco (vegana)

Neniu noto
*
Preparado: 20 minutoj, kuirado: 40 minutoj

En la jaro 2005 mi manĝis legoman-rizan pladon kun bongusta saŭco en Zanzibaro (en Tanzanio). Mi demandis la kuirinton kiel estis farita la saŭco, kaj poste hejme provis produkti ion similan. Post kelkfoja provado mi alvenis al la ĉi tie prezentata preparmaniero. Kvankam mi mencias Tanzanion kiel devenlandon de la plado, ĝi ne estu konsiderata origina tanzania plado, sed adapto de ĝi (la kvinoo kaj la sojkazeo ne estis en la origina recepto, kaj ankaŭ la elekto de legomoj estis iom alia). Legi la recepton…

Lasta recepto kun tofuo

Spageta kukurbo kun kremo kaj tofuo (senglutena)

Neniu noto
*
Preparado: 10 minutoj, kuirado: 40 minutoj

Unu el miaj plej ŝatataj receptoj! Mi precipe ŝatas, ke ĝi estas facila, ne daŭras tro longe, kaj estas amuza en la maniero prezenti ĝin sur la tablo (ankoraŭ en la ŝelo).

Ne trompiĝu, duono ŝajnas ne multe, sed kiam vi komencas manĝi ĝin, vi rimarkas ke vi ne povos fini ĝin :)

Kompreneble vi povas fari veganan version uzante veganan fromaĝon kaj veganan kremon. Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj kun tofuo