Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Legomoj

15 receptoj apartenas al la kategorio Legomoj.

Elektita recepto

Parmigiana

5/5
*
Preparado: 2:00, kuirado: 25 minutoj

Parmigiana estas tre bongusta itala plado simila al lasanjoj, sed kun tranĉaĵoj de panumita melongeno anstataŭ pastaĵoj. Ĝi ne estas tre malfacila, sed la preparado povas esti sufiĉe longa (ĝis du horoj). Eblas panumi la melongenon, konservi ĝin en fridujo kaj daŭrigi la preparadon poste. Legi la recepton…

Lasta recepto

Spageta kukurbo kun kremo kaj tofuo (senglutena)

Neniu noto
*
Preparado: 10 minutoj, kuirado: 40 minutoj

Unu el miaj plej ŝatataj receptoj! Mi precipe ŝatas, ke ĝi estas facila, ne daŭras tro longe, kaj estas amuza en la maniero prezenti ĝin sur la tablo (ankoraŭ en la ŝelo).

Ne trompiĝu, duono ŝajnas ne multe, sed kiam vi komencas manĝi ĝin, vi rimarkas ke vi ne povos fini ĝin :)

Kompreneble vi povas fari veganan version uzante veganan fromaĝon kaj veganan kremon. Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj en la kategorio Legomoj

Leĉo (vegana)

2.3333/5
*
Kun oleo, faruno, cepo, ajlo, tomatoj