Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Apetito

Receptoj el Hungarujo

3 receptoj estas el Hungarujo.

Elektita recepto

Lasta recepto

Foto de Pogaĉo (hungara sala fromaĝa bakaĵeto)

Pogaĉo (hungara sala fromaĝa bakaĵeto)

Neniu noto
XX

Manĝetoj, Salaj bakaĵoj

Kun sukero, faruno, salo, ovoj, lakto, fromaĝo

Preparado: 1:00, kuirado: 1:00

Tipa kaj tipa hungara sala bakaĵeto, iom daŭras pretigi, sed facilas kaj indas. En mia familio fakte ĝi estas pretigita preskaŭ por ĉiuj familiaj festoj. :)

La farunaĵo estas bele tavoligita pro la fermentilo kaj pluraj faldadoj. Oni povas ĝin libere reformeti, en Hungario ekz. ekzistas versioj kun lardoŝrumpaĵo, stufita brasiko/cepo aŭ diversaj semoj.

Leĉo (vegana)

3/5
XX

Ĉefaj pladoj, Konservaĵoj, Legomoj

Kun oleo, faruno, cepo, ajlo, tomatoj, papriko

Preparado: 13 minutoj, kuirado: 52 minutoj

Leĉo estas manĝaĵo konata en tuta Mezeŭropo. Ĝi venas el Hungario, kie eĉ ekzistas leĉofestivalo, en Pollando ĝi estas preparata spica kun akra papriko aŭ kun ĉilio, en iama Ĉeĥoslovakio oni ĝin servas neakra, en ĉiuj landoj estas kutima ankaŭ aldono de kolbaseto en leĉon. Leĉo estas ankaŭ bona maniero por konservi legomojn dum vintro en konfitaĵoj.

Ĉiuj ceteraj receptoj el Hungarujo

Foto de Hungara fruktosupo

Hungara fruktosupo

Desertoj kaj dolĉaĵoj, Supoj

Kun sukero, faruno, salo, citrono, pomoj

Neniu noto
X