Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Apetito

Novaĵoj

Videoj pri vegetarismo

Post longa paŭzo aperis nova sekcio en Bonan Apetiton: ni nun afiŝos videojn pri vegetarismo, veganismo kaj sana vivstilo. Ĉiuj videoj estos en Esperanto aŭ kun Esperantaj subtekstoj. Se vi mem faras, subtekstigas aŭ trovas videon, kiu ankoraŭ ne estas en la retejo, ne hezitu kontakti nin.

Artikoloj kaj konvertilo

Aperis en Bonan Apetiton novaj funkcioj. La unua estas konvertilo, kiu ebligas konverti inter diversaj unuoj de maso, volumeno kaj temperaturo – utila se vi ne havas pesilon aŭ kutimas uzi la usonan mezursistemon. La dua estas, ke uzantoj nun povas proponi artikolojn pri kuiraj temoj.

Malfermo de la retejo

Bonan Apetiton estas oficiale lanĉata! Pliaj funkcioj estas planataj, sed la retejo estas tute uzebla. Do ne hezitu konigi viajn ŝatatajn receptojn kaj provi tiujn de aliaj uzantoj.

Testoversio

Apetito ĵus malfermiĝis! Ĉi tio estas testoversio. Ankoraŭ estas korektendaĵoj, sed espereble ni baldaŭ povos publikigi la retejon.