Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Bakita kukurbo kun spicoj

Ingrediencoj por 2-4 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Olivoleon miksu kun dispremita ajlo kaj spicoj. Aldonu salon kaj pipro laŭ gusto.

Paŝo 2 Lavu la kukurbon, tranĉu duone kaj forprenu la enan parton kun kernoj per kulero. Tranĉu en pecetojn dikajn je ĉirkaŭ 1 centimetro. Ne necesas senŝeligi, ĉar kukurbo hokkaido estas manĝebla kun la ŝelo.

Paŝo 3 Metu en bakformon bakpaperon kaj detale ŝmiru ĝin per antaŭe preparita miksaĵo de olivoleo kaj spicoj.

Paŝo 4 Ŝmiru ambaŭflanke ĉiun peceton de kukurbo kaj metu en la formon. Metu en varman fornon kaj baku ĉirkaŭ 15-20 minutojn je 200 gradoj. Bonan apetiton!

Bakita kukurbo povas esti servita kiel aparta ĉefplado aŭ kiel aldonaĵo al ĉefplado, ekzemple anstataŭ terpomoj aŭ rizo.