Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Bakitaj kukurbsemoj

Ingrediencoj por 1 eta bokalo (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Antaŭvarmigu la fornon al 180 celsiusgradoj.

Bone purigu la semojn kaj forigu la kukurbajn filamentojn.

Sekigi kaj viŝu ilin por forigi la maldikan "glitigan" parton sur la semoj.

Paŝo 2 Poste metu la semojn en bovlon, aldonu la olivoleon, la salon, la spicojn kaj miksu bone por ke ĉiuj semoj estu kovritaj.

Paŝo 3 Kovru bakplaton per bakpapero.

Disvastigu la semojn sur la bakplaton kaj metu al la forno por 15 minutoj.

Post ĉi tiu tempo, movu la semojn iomete kaj remetu al la forno por ankoraŭ 15 minutoj.

Fine, lasu la semojn malvarmigi, metu ilin en bokalon kaj vi povas servi ilin kiel antaŭpladon!