Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Banana kuko

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Buterumu pladon kaj antaŭvarmigu la fornon je 180 °C.

Paŝo 2 Raspu la ŝelon de la citrono, kaj premu ĝin por elpreni la sukon.

Paŝo 3 Dispremu la buteron per forko, kaj aldonu iom post iom al ĝi la sukeron, la vanilan sukeron, la raspitan citronŝelon kaj la miksitajn ovojn.

Paŝo 4 Senŝeligu kaj distranĉu la bananojn, superverŝu ilin per la citronsuko kaj kaĉigu ilin per forko.

Paŝo 5 Aldonu la banankaĉon, la farunon kaj la giston al la alia miksaĵo. Bone miksu.

Paŝo 6 Verŝu ĉion en la pladon kaj enfornigu por 45 minutoj. Por kontroli, ĉu la kuko estas sufiĉe kuirita, piku ĝin per tranĉilo; se la klingo restas seka, la kuko estas preta.