Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Beta kiŝo kun nuksoj kaj ŝaffromaĝo

Ingrediencoj por 6 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Antaŭvarmigu la fornon je 180 °C. Senŝeligu la betojn kaj raspu ilin.

Paŝo 2 Distranĉu la ŝenoprazon en pecetojn kaj aldonu ĝin al la betoj. Aldonu ankaŭ citronŝelon, pipron, salon, kuminon kaj duonon de la nuksoj kaj miksu.

Paŝo 3 En alia ujo miksu la acidkremon kaj la ovojn, aldonu salon kaj pipron.

Paŝo 4 En tria ujo, miksu la ceterajn nuksojn kun la fromaĝo en pecetoj.

Paŝo 5 Displatigu la paston, metu ĝin en rondan ujon por forno. Ŝutu unue la betan miksaĵon, poste verŝu la miksitajn ovojn kaj acidkremon, kaj fine superŝutu per la fromaĝa miksaĵo.

Paŝo 6 Enfornigu la kukon por 50 minutoj.