Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Cepa torto

Ingrediencoj por 3 personoj (konvertilo)

Por la pasto:

Por la garnaĵo:

Preparado

Paŝo 1 Preparu la paston miksante la ingrediencojn kaj aldonante la akvon iom post iom.

Paŝo 2 Platigu la paston sur bakpaperon per rulplatigilo kaj metu ĝin en tortan pladon.

Paŝo 3 Tranĉu la cepojn en malgrandajn pecojn kaj fritu ilin kun iom da butero. Ili devas resti blankaj kaj ne bruniĝi.

Paŝo 4 Fandu 20 gramojn da butero dum vi boligas lakton en alia poto. Kiam la butero fandiĝas, aldonu kuleron da faruno, kaj poste la bolantan lakton. Bone miksu sur malforta fajro. La saŭco devas resti blanka.

Paŝo 5 Aldonu al la saŭco la miksitajn ovojn kaj la acidkremon kun iomete da salo, kaj fine la cepojn.

Paŝo 6 Verŝu la miksaĵon sur la paston kaj enfornigu je 200 °C por 35 minutoj.

Komentoj

Estas 2 komentoj pri ĉi tiu recepto.

dorotka
#1
La

Mi ŝategas tiun torton!

Bildo de AlbertoMuzzu
#2
La

Bongustega torto, kaj se vi havas hejme francan ĉefkuiriston estas ankaŭ pli bone!