Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ĉerizkuko

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Lavu la ĉerizojn kaj senkernigu ilin (se vi ne volas senkernigi ilin dum manĝado). Ŝaltu vian fornon je 180 °C. Fandu la buteron.

Paŝo 2 Miksu la ovojn kun pinĉaĵo da salo kaj sukero. Aldonu la vanilan sukeron kaj la farunon kaj miksu. Aldonu la fanditan buteron, la lakton kaj bone miksu.

Paŝo 3 Aldonu la ĉerizojn al la miksaĵo kaj verŝu ĝin en buterumitan pladon. Enfornigu ĝis la kuko estas sufiĉe kuirita (inter 30 kaj 45 minutoj).