Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

“Far” kun sekprunoj

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Unue, antaŭvarmigu la fornon je 180 °C.

Metu en grandan bovlon la farunon, la sukeron, la vanilan sukeron, la ovojn kaj la rumon (se vi decidis uzi ĝin).

Paŝo 2 Miksu aldonante la lakton iom post iom. Estas pli oportune per elektra miksilo, sed eblas miksi ankaŭ permane.

Paŝo 3 Buterumu la pladon, verŝu la paston en ĝin kaj aldonu la prunojn.

Eblas ankaŭ aldoni la fruktojn 10 minutojn post komenco de la kuirado (tiel la fundo de la kuko jam iom malmoliĝis, kaj tio malhelpas al la fruktoj sinki kaj gluiĝi al la plado).

Paŝo 4 Enfornigu. Post duonhoro, malŝaltu la fornon, sed lasu la kukon en ĝi dum plia duonhoro, por ke la interno finkuiriĝu.

La kuko estas pli bona malvarma.