Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Framba deserto kun maskarpono

Ingrediencoj por 4-5 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Pecetigu frambojn per miksilo.

Paŝo 2 Batu dolĉan kremon per miksilo kaj miksu ĝin delikate kun maskarpono.

Paŝo 3 Pecetigu biskvitojn (vi povas enmeti ilin en tuko kaj bati sur tablo, ĝis kiam ili iĝos kuketeroj).

Paŝo 4 En glason aŭ bokalon enmetu pecetigitajn biskvitojn, poste aldonu maskarponan kremon kaj kovru ĉion per pecetigitaj framboj. Vi povas ornami deserton per freŝaj framboj.

Por la plej suba parto vi povas uzi ajnajn biskvitojn aŭ kuketojn. Povas esti simplaj blankaj, kun kakao aŭ plengrenaj. Se vi uzos senglutenaj biskvitojn, la recepto iĝos senglutena. Vi povas ankaŭ anstataŭigi frambojn per aliaj fruktoj aŭ marmelado.