Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kokosaj buletoj

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Kokosaj flokoj miksu kun pulvora sukero.

Paŝo 2 Fandu buteron kaj aldonu dolĉan laktokremon. Ne kuiru!

Paŝo 3 Miksitan buteron kun laktokremo aldonu al kokosaj flokoj. Miksu ĉion ĝis unuigo de ĉiuj ingrediencoj.

Paŝo 4 De ricevita maso formu permane malgrandajn buletojn.

Paŝo 5 Formigitajn buletojn metu sur aluminian folion aŭ telerojn.

Paŝo 6 Buletojn metu en fridujon por minimume unu horo (eblas prepari ilin vespere kaj por nokto meti en fridujon).

Paŝo 7 Kiam buletojn estos en fridujo jam sufiĉe longe, fandu ĉokoladon en akva bano (ĉokoladon metu en ujo, kiu estos ene de pli granda ujo kun bolanta akvo). Rapide kovru buletojn per likva ĉokolado kaj lasu sur aluminia folio por malvarmiĝi.

Paŝo 8 Pretajn buletojn konservu prefere en fridujo. Bonan apetiton!

Por kovri la buletojn vi povas uzi kaj laktan ĉokoladon kaj amaran, depende de la propra gusto.