Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kukurba Supo

Ingrediencoj por 6 porcioj (konvertilo)

Laŭvolaj

Preparado

Paŝo 1 Senŝeligu la kukurbon kaj terpomojn. Haketu ĉiujn legomojn.

Paŝo 2 En grandan poton, metu la legomojn kaj kvanton da butero (~30g). Aldonu pinĉaĵojn da salo kaj pipro laŭvole. Per mezalta varmo, kuiru ĉion sub kovrilo, foje miksante, ĝis la pecoj de cepo fariĝas preskaŭ travideblaj (5-15 minutojn).

Paŝo 3 Aldonu la brogaĵon kaj altigu la varmon ĝis ĝi bolos. Tuj malpliigu la kuir-temperaturon ĝis mez-varmeta grado.

Paŝo 4 Duonkovru kaj boletigu la supon (vidante malgrandajn vezikojn) dum 30-40 minutoj. Foje miksu ĝin por ke ĉio trae kuiriĝu.

Paŝo 5 Uzu manporteblan likvigilon por pastigi la molajn legomojn en la poto. Se vi ne havas tion, vi ankaŭ povas uzi tablan likvigilon, zorge pastigante la legomojn po pluraj tasoj.

Acidkremo kaj Kajena pipro perfektigas la pladon.