Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Leĉo

Ingrediencoj por 3 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Fritu kubetojn aŭ striojn de cepo sur oleo. Poste aldonu legomojn kaj kuiru, ĝis kiam la kapsikoj moliĝos kaj la tomatoj kaĉiĝos.

Paŝo 2 Laŭplaĉe aldonu ajlon kaj/aŭ akran paprikon.

Paŝo 3 Densigu ĝin per iomete da faruno kaj servu kun pano.

Eblas ankaŭ proksimiĝi al vianda versio per tofuo aŭ soja kolbaseto. Kubetojn de tofuo fritu kune kun cepo kaj pecojn de soja kolbaseto aldonu post moliĝo de kapsiko kaj lasu ĝin varmiĝi.