Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Apetito

Mannik (semola kuko)

La kuko estas tre satiga kaj sufiĉe seka, do konsideru poste malsekigi ĝin per siropo, alkoholo aŭ io alia laŭ via gusto (kvankam ŝajnas, ke estas multe da sukero, la kuko ne estos aparte dolĉa). Eblas aldoni iom da vanilo aŭ cinamo, eventuale da kakao. Tiu kuko estas pli bongusta malvarma.

Ingrediencoj por 6 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Bone miksu ĉiujn ingrediencojn. La pasto devas esti densa, sed daŭre flua.

Paŝo 2 Buterumu la formon aŭ paton (metu iom da semolo, por ke la kuko ne algluiĝu al ĝi), verŝu la paston kaj enfornigu.

Paŝo 3 Kiam la kuko komencos bruniĝi, piku ĝin per alumeto. Se la alumeto estas seka, la kuko pretas.

Komentoj

Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.

Mutusen

#1

Mutusen

La

Foto de Mutusen

La kuko estas tre simpla kaj bongusta, dankon pro la recepto.