Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Mikroondila ĉokoladkuko

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Metu en ujon la ĉokoladon kaj la buteron kun iomete da akvo kaj fandu ilin en la mikroondilo. Du minutoj sufiĉas, poste miksu per forko.

Paŝo 2 Miksu en granda ujo la sukeron kaj la ovojn.

Paŝo 3 Aldonu al la miksaĵo la farunon, la bakpulvoron kaj la fanditan ĉokoladon. Bone miksu.

Paŝo 4 Verŝu la miksaĵon en pladon (ĝi devas esti taŭga por mikroondilo, do ne uzu metalan pladon) kaj kuiru ĝin en la mikroondilo dum 5 ĝis 8 minutoj.

Eblas ankaŭ aldoni fruktojn al la kuko (ekzemple pomon aŭ bananon).