Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Nebakita biskvit-frukta kuko

Ingrediencoj por 8 personoj (konvertilo)

  • 300 aŭ 350 g da longaj biskvitoj (france boudoirs, itale savoiardi)
  • 200 mL da grasa laktokremo (mi aĉetis kremon specialan “por batado”)
  • Fruktoj laŭ gusto: mi ĉiam uzas unu bananon kaj diversajn fruktojn laŭ tio, kion mi trovas: freŝajn frambojn kaj mirtelojn (kiel en la ĉefa foto), freŝajn aŭ ladskatolajn fragojn, persikojn, abrikotojn, pirojn aŭ eĉ mandarinojn, kiel en la fotoj de la preparado.
  • Likvaĵo por trempi la biskvitojn: eblas uzi la siropon de la fruktoj (se vi uzas fruktojn el ladskatolo), aŭ alian siropon (ekzemple ĉerizan). Ĉiukaze aldonu ankaŭ akvon.
  • Granda plasta bovlo

Preparado

Paŝo 1 Batu la laktokremon per miksilo, ĝis ĝi fariĝos ŝaŭma.

Paŝo 2 Trempu biskvitojn kelkajn sekundojn. Ili devas moliĝi, sed ne disrompiĝi poste.

Paŝo 3 Kuŝigu malsekajn biskvitojn sur la fundon de la bovlo kaj starigu aliajn laŭ la randoj.

Paŝo 4 Aldonu tavolon da fruktoj.

Paŝo 5 Aldonu tavolon da batita kremo.

Paŝo 6 Aldonu tavolon da trempitaj biskvitoj.

Paŝo 7 Rekomencu: tavolon da fruktoj, tavolon da batita kremo kaj lastan tavolon da biskvitoj.

Paŝo 8 Kuŝigu teleron sur la bovlon kaj metu ĝin en fridujon.

Por servi la kukon, necesas simple turni ĝin kaj delikate forpreni la bovlon.

Komentoj

Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.

dorotka
#1
La

mi ricevis ĝin por mia naskiĝtago! Ĝi estis tre bongusta!