Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Poma “crumble”

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Senŝeligu la pomojn kaj distranĉu ilin en kubojn. Metu ilin en la pladon. Superverŝu per la suko de la citrono kaj disŝutu la vanilan sukeron kaj cinamon.

Paŝo 2 Miksu en bovlon la sukeron kaj la farunon kaj aldonu pecojn da butero. Miksu ĉion per via mano ĝis la pasto iĝas sufiĉe unuforma.

Paŝo 3 Disŝuto pecetojn de la pasto sur la pomojn kaj enfornigu la pladon je 210 °C por duonhoro.

La kuko estas pli bona, kiam ĝi ankoraŭ estas varmeta. Oni povas manĝi ĝin kun vanila glaciaĵo.