Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Pomtorto

Ingrediencoj (konvertilo)

Por la pasto (ankaŭ eblas aĉeti pretan paston):

Por la garnaĵo:

Preparado

Paŝo 1 Por la pasto: unue miksu farunon, giston kaj salon, kaj aldonu ovon. Dum miksado, verŝu iom post iom la oleo kaj la akvo. Daŭre miksu (eventuale per mano), ĝis vi havos unuforman paston.

Paŝo 2 Platigu la paston sur bakpapero per rulplatigilo kaj metu ĝin en rondan pladon. Faru truetojn per forko.

Paŝo 3 Senŝeligu la pomojn kaj distranĉu ilin en kvaronojn. El tiuj kvaronoj faru maldikajn tranĉaĵojn, kaj dismetu ilin spirale en la pladon.

Paŝo 4 En aparta ujo, miksu la sukeron kun la ovoj kaj kremo. El tio rezultos likvaĵo, kiun vi verŝu sur la torton.

Paŝo 5 Enfornigu je 200 °C, ĝis la kuko bruniĝos (proksimume 30 minutoj).

Komentoj

Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.

Mutusen
#1
La

Eblas anstataŭigi la pomojn per aliaj fruktoj: mi ĵus eksperimentis per kivoj kaj banano. Estas sufiĉe bonguste, kvankam mi preferas la poman varianton.