Ajlaj trianguletoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Manĝetoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj, Salaj bakaĵoj

Ajlaj trianguletoj

Malfacileco: 4/5

Prepardaŭro: 1 horo, kuirdaŭro: 30 minutoj

Bongustaj ajlaj trianguletoj taŭgas kiel manĝeto sole aŭ kiel aldonaĵo ekzemple al salato.

Ingrediencoj

Pasto:

  • 1 kg da faruno (tipo 650 - kiel por tortoj)
  • 2 manplenoj da faruno (tipo 550)
  • 100 ml da oleo
  • 1 pakaĵo da gisto (42 g)
  • 0,5 L da lakto
  • Pinĉaĵo da sukero

Ŝmiraĵo:

  • 250 g da margarino
  • 5 mezgrandaj (aŭ 3 grandaj) ajlobulberoj
  • 2 kuleroj da salo

  • Ovo
  • Sezamo (aŭ aliaj semoj)

Preparado

Paŝo 1Giston fandu en duonlitro da varmeta lakto. Aldonu pinĉeton da sukero.

Paŝo 2

Paŝo 2Knedu la paston (de farunoj, oleo kaj gisto) kaj kiam ĝi jam ne plu algluiĝados al viaj manoj lasu ĝin en iu trankvila kaj varma loko kovrita per tuko por ke ĝi kresku.

Paŝo 3Dum la pasto kreskas vi povas prepari ŝmiraĵon. Senŝeligu ajlobulberojn, fandu margarinon kaj aldonu al ĝi dispremitan ajlon. Aldonu salon kaj miksu. Lasu la likvaĵon en trankvila, malvarma loko por ke ĝi densiĝu.

Paŝo 4Kiam la pasto kreskos, dividu ĝin je 6 partoj. Densigitan ŝmiraĵon ankaŭ dividu je 6 partoj.

Paŝo 5Prenu unu parton de pasto, platigu ĝin je longa rektangulo per rulplatigilo, unue metante iom da faruno sub la pasto.

Paŝo 6

Paŝo 6Prenu unu parton de ŝmiraĵo kaj ŝmiru la paston komencante de pli longa flanko. Volvu la pastaĵon kaj tranĉu ĝin je trapezetoj.

Paŝo 7Metu la trianguletojn sur la bakpleton. Ŝmiru suprojn de ili per disbatita ovo kaj superŝutu ilin per sezameroj.

Paŝo 8Ripetu paŝon 5-7 kun ceteraj pastopartoj.

Paŝo 9Baku en forno varmigita je 200 °C dum 15 minutoj.

La preparado sume daŭras sufiĉe longe sed dume estas multaj “paŭzoj”. Do vi povas prepari ŝmiraĵon, prepari paston kaj poste vi devos atendi ĝis kiam pasto kreskos.

Sur unu bakpleton eniras kutime trianguletoj de tri partoj de la pasto do vi devas baki 2-foje po 15 minutoj.

Presi - Reveni