Arakida butero

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Antikva azteka manĝaĵo, kiu estas ŝatata ĝis hodiaŭ.

Ingrediencoj por 1 glaso

  • 400 gramoj da nesalitaj arakidoj
  • 1 tekulero da salo
  • 1 supkulero da mielo aŭ siropo (nedevige)

Preparado

Paŝo 1Se la arakidoj ne estas rostitaj, rostu ilin kirlante sur pato sen oleo.

Paŝo 2Metu arakidojn en miksilon kaj miksu ilin ĝis kaĉo. Por krusteca versio, elprenu iom da granuligitaj arakidoj kaj poste aldonu ilin al preta arakida kaĉo.

Paŝo 3Fine aldonu salon kaj mielon/siropon, iomete miksu kaj metu en ajnan ujon.

Presi - Reveni