Avenkaĉo

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 6 minutoj, kuirdaŭro: 5 minutoj

Fama tradicia skotlanda kaj britia matenmanĝo.

Ingrediencoj por 1 porcio

  • Avenflokoj
  • Akvo, kreskaĵa aŭ besta lakto
  • Io por gustigo (mielo, sukero, kakao, ktp.)
  • Pecetoj de frukto(j)

Preparado

Paŝo 1En poto boligu likvaĵon. Krom pura akvo/lakto eblas ankaŭ miksi ilin.

Paŝo 2En boligatan linvaĵon aldonu avenflokojn kaj kirlu. Ju pli da avenflokoj, des pli densa la kaĉo estos.

Paŝo 3Fine aldonu gustigilon kaj eventuale fruktojn. Lasu 5 minutojn ripozi kaj servu.

Presi - Reveni