Banana kuko

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Banana kuko

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 45 minutoj

Simpla, bongusta kaj densa kuko.

Ingrediencoj

  • 3 bananoj
  • 200 g da faruno
  • 150 g da sukero
  • 100 g da butero (+ iomete por buterumi la pladon)
  • 3 ovoj
  • Saketo da vanila sukero
  • Kulereto da bakpulvoro
  • 1 citrono

Preparado

Paŝo 1Buterumu pladon kaj antaŭvarmigu la fornon je 180 °C.

Paŝo 2Raspu la ŝelon de la citrono, kaj premu ĝin por elpreni la sukon.

Paŝo 3Dispremu la buteron per forko, kaj aldonu iom post iom al ĝi la sukeron, la vanilan sukeron, la raspitan citronŝelon kaj la miksitajn ovojn.

Paŝo 4Senŝeligu kaj distranĉu la bananojn, superverŝu ilin per la citronsuko kaj kaĉigu ilin per forko.

Paŝo 5Aldonu la banankaĉon, la farunon kaj la giston al la alia miksaĵo. Bone miksu.

Paŝo 6Verŝu ĉion en la pladon kaj enfornigu por 45 minutoj. Por kontroli, ĉu la kuko estas sufiĉe kuirita, piku ĝin per tranĉilo; se la klingo restas seka, la kuko estas preta.

Presi - Reveni