Brasika gulaŝo

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Ĉefaj pladoj

Brasika gulaŝo

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 1 horo

Brasika gulaŝo estas densa mezeŭropa manĝaĵo. Malgraŭ tio, ke ĝi origine estas vianda, eĉ veganoj ne devas tute rezigni pri ĝi.

Ingrediencoj por 5 porcioj

  • 100 gramoj da kubetoj de soja viando (pezo en kruda stato)
  • 3 mezgrandaj terpomoj
  • 1 mezgranda cepo
  • Unu ladskatoleto de tomata saŭco
  • Kvarono de eta brasiko
  • Oleo
  • Papriko (povas esti akra)
  • Kumino
  • Pipro
  • Salo

Preparado

Paŝo 1Preparu la sojan viandon laŭ instrukcioj sur ĝia saketo.

Paŝo 2Rostu la cepon sur oleo.

Paŝo 3Kiam la cepo malheliĝos (ĝi devus esti malhela, ne tute nigra), aldonu kuminon, viandon kaj paprikon (paprikon ĉiam post viando) kaj stufu ilin. Eventuale aldonu iomete da akvo.

Paŝo 4Poste aldonu tomatan saŭcon kaj pli da akvo (ĉirkaŭ 1 litro). Foje kirlu, se necesos aldonu pli da akvo.

Paŝo 5Aldonu senŝeligitajn kaj pecigitajn terpomojn kaj tranĉitan brasikon. Se vi uzas acidan brasikon, unue lasu terpomojn moliĝi antaŭ aldoni la brasikon.

Paŝo 6Kuiru ĝis kiam terpomoj moliĝos. Laŭguste aldonu kuminon, pipron, salon kaj/aŭ paprikon.

Gulaŝo estas manĝaĵo devenanta el Hungario. Ĝiaj ĉefaj ingrediencoj estas viando, cepo kaj papriko. Dum jarcentoj oni akceptis gulaŝon ankaŭ en aliaj mezeŭropaj landoj - en Germanio, Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Slovakio.

Oni povas fari akran aŭ neakran gulaŝon laŭ ĉies gusto - la akra enhavas akran paprikon, la neakra enhavas mildan paprikon.

Gulaŝon oni servas kun pano, en Ĉeĥio ankaŭ kun knedlikoj (knedlíky).

Presi - Reveni