Brasikosupo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Supoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Brasikosupo estas ŝatata kaj tipa supo en nia familio. Krome ĝi estas ege facila kaj bongusta.

Ingrediencoj por 6 porcioj

  • 500 g da acida brasiko
  • Akvo
  • Salo, pipro kaj alia gustigilo

Preparado

Paŝo 1Metu brasikon en poton kaj aldonu akvon tiel, ke ĝi estu pli alta ol la enmetita brasiko. Se la brasiko enhavas sian akvon, estas bone uzi ankaŭ ĝin.

Paŝo 2Boligu ĝin kaj kuiru dum 20 minutoj.

Paŝo 3Aldonu salon, pipron aŭ alian ŝatatan gustigilon. Se vi volas, aldonu ankaŭ akran paprikon.

La versio kun (sufiĉe da) akra papriko estas bonega kontraŭ malvarmumo kaj por sinvarmigo. La tutan supon eblas kompreneble pliriĉigi ekzemple per terpomoj aŭ sojkubetoj.

Presi - Reveni