Broŭnio ĉokolad-kokosa

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Broŭnio ĉokolad-kokosa

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 25 minutoj

Tre facila kaj de ĉiuj ŝatata ĉokoladkuko, tre nutra tamen ne tro densa.

Fonto en la franca.

Ingrediencoj por 8-12 (laŭ la apetito!)

  • 200 g da ĉokolado (55% da kakao)
  • 120 g da kokoskremo (kaj ne lakto!)
  • 100 g da blonda sukero
  • 100 g da migdalpulvoro (aŭ da sunflorsema pulvoro kun kelkaj gutoj da amarmigdala aromo)
  • 50 g da raspita kokoso
  • 3 supkuleroj da nesukerita pomkompoto
  • 2 supkuleroj da maizfekulo
  • 1 kafkulero da baksodo
  • 1 pinĉprenon da salo

Preparado

Paŝo 1Antaŭvarmigu la fornon je 180°C.

Fandi la ĉokoladon per nerekta banado kaj miksi kun la kokoskremo.

Paŝo 2Aldoni migdalpulvoron, sukeron, kompoton, fekulon, kokoson, bikarbonaton kaj salon. Miksi bone ĝis atingi uniforman pastaĵon.

Paŝo 3Ŝmiri per graso muldilon (kvadratan, tradicie!) aŭ tegi per kuirfolio kaj alverŝi la preparaĵon.

Paŝo 4Kuiru dum 25-30 minutoj. Ne pli.

Lasu bone malvarmiĝi antaŭ malmuldi.

Plusaĵo povas esti aldono de diserigitaj nuksoj (juglandoj, migdaloj, aveloj...).

Presi - Reveni