Cepa teo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 3 minutoj, kuirdaŭro: 10 minutoj

Cepa teo estas bona trinkaĵo, kiu helpas kontraŭ tuso.

Ingrediencoj por 6 tasoj

  • 1 malgranda cepo aŭ duono de granda cepo
  • ĉirkaŭ 2 litroj da akvo
  • mielo aŭ alia dolĉigilo

Preparado

Paŝo 1Senŝeligu cepon kaj duonigu ĝin.

Paŝo 2En poton metu la cepon kaj mielon aŭ alian dolĉigilon.

Paŝo 3Dum kuirado fojfoje miksu la teon. Post boligado vi povas trinki ĝin.

Presi - Reveni