Cepa torto

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Salaj bakaĵoj

Cepa torto

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 40 minutoj, kuirdaŭro: 35 minutoj

Sufiĉe simpla kaj bongusta sala torto.

Ingrediencoj por 3 personoj

Por la pasto:

  • 200 g da faruno
  • 100 g da butero
  • 1 kulero da acidkremo
  • ½ glaso da akvo
  • 1 kulereto da salo

Por la garnaĵo:

  • 4 aŭ 5 cepoj
  • 20 g da butero
  • 1 kulero da faruno
  • 1 glaso da lakto
  • 2 ovoj
  • 1 kulero da acidkremo

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Preparu la paston miksante la ingrediencojn kaj aldonante la akvon iom post iom.

Paŝo 2

Paŝo 2Platigu la paston sur bakpaperon per rulplatigilo kaj metu ĝin en tortan pladon.

Paŝo 3Tranĉu la cepojn en malgrandajn pecojn kaj fritu ilin kun iom da butero. Ili devas resti blankaj kaj ne bruniĝi.

Paŝo 4

Paŝo 4Fandu 20 gramojn da butero dum vi boligas lakton en alia poto. Kiam la butero fandiĝas, aldonu kuleron da faruno, kaj poste la bolantan lakton. Bone miksu sur malforta fajro. La saŭco devas resti blanka.

Paŝo 5Aldonu al la saŭco la miksitajn ovojn kaj la acidkremon kun iomete da salo, kaj fine la cepojn.

Paŝo 6

Paŝo 6Verŝu la miksaĵon sur la paston kaj enfornigu je 200 °C por 35 minutoj.

Presi - Reveni