Citrontorto vegana

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Citrontorto vegana

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Deserto dolĉacideta kaj sufiĉe nutra (malgranda parto sufiĉas por kontentigi frandemon).

Fonto kun filmeto.

Ingrediencoj por 12-16

Pasto:

  • 130 g faruno tritika
  • 100 g migdalpulvoro (eblas ankaŭ kun kokoso)
  • 70 g sukero
  • pinĉpreno da salo
  • 125 mL kokosoleo

Garnaĵo:

  • 65 g maizfekulo
  • 150 g sukero
  • 1/2 kafkulero da agaragaro
  • 1/2 kafk. kurkumo
  • pinĉpreno da salo
  • 80 mL citronsuko
  • 750 mL kokoslakto (eblas ankaŭ per sojlakta)
  • 2 citronŝeloj raspitaj (aŭ unu de dika citrono)

Preparado

Paŝo 1Pretigi la paston kunŝutante farunon, migdalpulvoron, sukeron, salon kaj aldonante varmetigitan kokosoleon (por likvigi ĝin).

Ĉion miksi, knedi kaj ŝmiri sur per kuirpapero tegita muldilo.

Dum 20' kuiru je 180°C.

Paŝo 2Pretigi la garnaĵon, miksante unue sekajn erojn kaj sekve aldonante likvajn. Poste boligu la tuton, senĉese kirlante, dum kk minutoj ĝis la preparaĵo iĝas dense kremeca.

Kiam pretas, verŝu la tuton en la pladon sur la jam kuiritan paston.

Paŝo 3Orname aldonu kokosajn erojn aŭ migdalajn rostitajn lamenojn kaj enmalvarmŝrankigu por ĉ unu horo.

La indikita fontoligo enhavas filmeton kun la paŝoj de la recepto, sed kun franclingvaj subtekstoj.

Presi - Reveni