Ĉerizkuko

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Ĉerizkuko

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Somero alvenas (en duono de la mondo), kaj ĉerizoj maturiĝas: nun estas taŭga momento por provi ĉi tiun simplan kaj bongustan ĉerizan kukon.

Ingrediencoj

  • 500 g da ĉerizoj (funkcias ankaŭ kun prunoj)
  • 4 ovoj
  • 100 g da faruno
  • 100 g da bruna sukero
  • 25 cL da lakto
  • 60 g da butero
  • Pinĉaĵo da salo
  • Saketo da vanila sukero

Preparado

Paŝo 1Lavu la ĉerizojn kaj senkernigu ilin (se vi ne volas senkernigi ilin dum manĝado). Ŝaltu vian fornon je 180 °C. Fandu la buteron.

Paŝo 2

Paŝo 2Miksu la ovojn kun pinĉaĵo da salo kaj sukero. Aldonu la vanilan sukeron kaj la farunon kaj miksu. Aldonu la fanditan buteron, la lakton kaj bone miksu.

Paŝo 3

Paŝo 3Aldonu la ĉerizojn al la miksaĵo kaj verŝu ĝin en buterumitan pladon. Enfornigu ĝis la kuko estas sufiĉe kuirita (inter 30 kaj 45 minutoj).

Presi - Reveni