Ĉokolada deserta kremo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj

Ĉokolada deserta kremo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 2 minutoj, kuirdaŭro: 5 minutoj

Tre simpla sed bongusta recepto de deserto el lakto kaj amelo. Eblas prepari ĝin tre rapide, sed ĝi poste devas malvarmiĝi en fridujo.

Ingrediencoj por 4 porcioj

  • Duonlitro da lakto
  • 3 kuleroj da sukero
  • 3 kuleroj da maiza amelo
  • 6 pecoj da ĉokolado

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Varmigu la lakton kun sukero en poto.

Paŝo 2

Paŝo 2Dume, miksu la amelon kun iomete da malvarma lakto.

Paŝo 3

Paŝo 3Kiam la lakto ekbolas, aldonu al ĝi la amelon kaj miksu.

Paŝo 4

Paŝo 4Aldonu ankaŭ la ĉokoladon, kiu rapide fandiĝos kaj miksu.

Paŝo 5

Paŝo 5Kiam la likvaĵo estas homogena, verŝu ĝin en etajn potojn. Lasu ilin en fridujo dum kelkaj horoj kaj manĝu ilin malvarme.

Anstataŭ ĉokolado eblas uzi aliajn gustigilojn. Ekzemple, vi povas fari vanilan deserton uzante vanilan sukeron.

Presi - Reveni