Ĉokolada jogurta kuko kun fruktoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Ĉokolada jogurta kuko kun fruktoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 45 minutoj, kuirdaŭro: 35 minutoj

Facila jogurta kuko kun kakao kaj fruktoj

Ingrediencoj por 20 porcioj

  • 250 gramoj da faruno
  • 200 gramoj da sukero
  • 160 gramoj de densa natura jogurto (ekzemple greka tipo)
  • 150 gramoj da butero
  • 3 grandaj ovoj
  • 4 kuleroj da kakao
  • 2 kuleretoj da bakpulvoro
  • 1 kulereto da vanila ekstrakto
  • 500 gramoj da elektitaj fruktoj (povas esti fragoj, prunoj, persikoj ktp.)
  • 30 gramoj da migdalflokoj
  • eventuale pulvora sukero por ornami pretan kukon

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Kribru farunon kun bakpulvoro kaj kakaon kaj poste miksu.

Paŝo 2

Paŝo 2Fandu buteron kaj lasu ĝin por ke ĝi malvarmiĝu.

Paŝo 3

Paŝo 3Ovojn miksu per miksilo kun sukero kaj vanila ekstrakto por ekhavi helan kaj lanugan likvaĵon.

Paŝo 4

Paŝo 4Plu miksante aldonu sekajn ingrediencojn, poste jogurton kaj parto post parto malvarmigitan buteron. Miksu ĝis unuigo de ĉiuj ingrediencoj.

Paŝo 5Preparu fruktojn. Lavu, sekigu, se necesas - tranĉu en malpli grandaj pecoj kaj forprenu kernojn.

Paŝo 6

Paŝo 6Ŝmiru per buteron formon (23 x 23 cm aŭ simile grandan) kaj metu enen bakpaperon.

Paŝo 7

Paŝo 7Enmetu paston en formon.

Paŝo 8

Paŝo 8Supren metu preparitajn antaŭe fruktojn. Se ili havas ŝelon, metu flankon kun ŝelo malsupren.

Paŝo 9

Paŝo 9Disŝutu migdalflokojn sur la pasto.

Paŝo 10

Paŝo 10Baku ĉirkaŭ 35-40 minutojn en 180 gradoj. Intertempe kontrolu per ligna bastoneto ĉu ĝi estas kuirita ene.

Paŝo 11

Paŝo 11Pretan kukon vi povas lasi ankoraŭ por iom da tempo en formo. Ankoraŭ varmas vi povas forpreni ĝin tenante bakpaperon kaj lasi sur krado, por ke ĝi malvarmiĝu.

Paŝo 12

Paŝo 12Malvarman kukon eblas ornami per pulvora sukero, sed ne nepras. Bonan apetiton!

Presi - Reveni