Duonlunoj kun pomoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj

Duonlunoj kun pomoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 10 minutoj

Plengrenaj kuketoj kun pomoj

Ingrediencoj

  • 1,5 da glaso da plengrena faruno
  • 3/4 da butero
  • 1 ovo + 1 ovoflavo
  • Duono da kulero da bakpulvoro
  • 1/4 da glaso da bruna sukero
  • 4-5 pomoj
  • Cinamo

Preparado

Paŝo 1Lavu, senŝeligu kaj tranĉu la pomojn en okonojn, se ili estas malgrandaj aŭ en deksesonojn, se ili estas iom pli grandaj.

Paŝo 2De ĉiuj aliaj ingrediencoj krom pomoj kaj cinamo knedu la paston, nur ĝis unuiĝo de ingrediencoj.

Paŝo 3Platigu la paston per rulplatigilo, antaŭe dismetante iom da faruno, por ke ĝi ne algluiĝu. Per glaso aŭ taso fortranĉu rondajn formojn.

Paŝo 4Sur duono de ĉiu ronda peceto de pasto enmetu peceton de pomo kaj metu sur ĝin iomete da cinamo. Kovru la pomon per pasto.

Paŝo 5

Paŝo 5Baku kuketojn sur bakpapero dum 10 minutoj je 200 gradoj.

Kuketojn eblas servi ankaŭ kun glaciaĵo, simile kiel pomkukon.

Presi - Reveni