“Far” kun sekprunoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

“Far” kun sekprunoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Ĝi estas tre facila kuko, kiu devenas de Bretonio (okcidenta Francio). La tradicia recepto ne enhavas fruktojn, sed oni kutime faras ĝin kun sekaj prunoj (aŭ sekvinberoj).

Ingrediencoj

  • 4 ovoj
  • 1 litro da lakto
  • 120 g da sukero
  • 250 g da faruno
  • 100–250 g da sekprunoj (aŭ sekvinberoj), prefere jam senkernigitaj (alie vi devos senkernigi ilin mem)
  • Butero por buterumi la pladon
  • 1 saketo da vanila sukero
  • Eventuale kulero da rumo

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Unue, antaŭvarmigu la fornon je 180 °C.

Metu en grandan bovlon la farunon, la sukeron, la vanilan sukeron, la ovojn kaj la rumon (se vi decidis uzi ĝin).

Paŝo 2

Paŝo 2Miksu aldonante la lakton iom post iom. Estas pli oportune per elektra miksilo, sed eblas miksi ankaŭ permane.

Paŝo 3

Paŝo 3Buterumu la pladon, verŝu la paston en ĝin kaj aldonu la prunojn.

Eblas ankaŭ aldoni la fruktojn 10 minutojn post komenco de la kuirado (tiel la fundo de la kuko jam iom malmoliĝis, kaj tio malhelpas al la fruktoj sinki kaj gluiĝi al la plado).

Paŝo 4

Paŝo 4Enfornigu. Post duonhoro, malŝaltu la fornon, sed lasu la kukon en ĝi dum plia duonhoro, por ke la interno finkuiriĝu.

La kuko estas pli bona malvarma.

Presi - Reveni