Grashepataĵa alternativo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Manĝetoj, Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Grashepataĵa alternativo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 45 minutoj, kuirdaŭro: 10 minutoj

Tofu-bazita recepto kiu ebligas anstataŭigi kruelan tradicion pri grashepataĵo atingita per truda kropŝtopado de anasoj por palata plezuro dum jarfinaj festoj.

Simpla kaj bongusta, kun tio ne eblos plu argumenti, ke oni daŭrigas kruelmanĝadon “ĉar graŝepataĵo estas tiom bongustega”. Ja ekzistas same bongusta etika alternativo.

Ingrediencoj por 6-8

  • 250 g da silka tofuo
  • 1 supkulero da miso-pasto
  • 250 mL da blanka dolĉa vino
  • 2 dikaj ŝalotoj
  • 20 g da maltita gisto (flokoj)
  • 2 supkuleroj da legombuljono
  • 1 kafkulero da agaragaro
  • 50 g da kaŝtanoj
  • 2 supkuleroj da oleo
  • Pipro
  • Kurkumo

Preparado

Paŝo 1Kune mikshaku tofuon, misoon, kaŝtanojn kaj maltitan giston

Paŝo 2Senŝeligu kaj diŝaku fajne ŝalotojn, sekve patumu ilin kun oleo.

Paŝo 3Aldonu buljonon, pipron, kurkumon.

Paŝo 4Dissolvu agaragaron en vino kaj verŝu en la paton.

Paŝo 5Kiam ekbolis verŝu en muldilon kaj lasu solidiĝi.

Manĝu malvarme sur rostita pano kun ĉatnio el ekzemple cepoj aŭ figoj.

Presi - Reveni