Kazeaj patkukoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 5 minutoj

Satiga dolĉa matenmanĝo aŭ deserto. Manĝu ĝin kun marmelado, mielo, jogurto aŭ iu saŭco laŭ via gusto.

Ingrediencoj por 2 personoj

  • 200 gramoj da kazeo,
  • 1 ovo,
  • 3 supkuleroj da faruno (aŭ iom pli, sufiĉe por fari solidan paston),
  • kulereto da sukero (nedevige; vi povas ankaŭ aldoni sekajn fruktojn, berojn, nuksojn, vanilon, ktp.),
  • fritoleo (alternative vi povas baki la patkukojn en forno).

Preparado

Paŝo 1Miksu ĉiujn ingrediencojn, krom la oleo, por fari solidan, elastan paston.

Paŝo 2Dispecigu la paston je malgrandaj buloj, premu la bulojn por formi rondajn patkukojn kaj fritu ilin en la oleo.

Indas manĝi la patkukojn tuj, kvankam vi povas konservi ilin dum ĉirkaŭ unu tago kovritajn per tuko. La pasto konserveblas iom pli longe, do estas preferinde fari sufiĉe da patkukoj por unu manĝo kaj konservi la reston de la pasto en fridujo.

Presi - Reveni