Kikeroj en spica saŭco

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Kikeroj en spica saŭco

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 10 minutoj

Facila recepto por spica barata kikeraĵo. Manĝu ĝin kun rizo.

Ingrediencoj por 4 personoj

400 g da enskatoligitaj kikeroj (kun likvo)

2 kuleroj da oleo

1 cepo, haketita

1 kulereto da pistitaj koriandrosemoj

1 kulereto da pistita kumino

¼ kulereto da kurkumo

1 kulereto da garam masala (baza barata spicomiksaĵo)

2 cm da freŝa zingibro, raspita

1 aŭ 2 ruĝaj kapsiketoj, haketitaj

400 g da enskatoligitaj hakitaj tomatoj, elgutigitaj

Preparado

Paŝo 1Metu proks. unu trionon de la kikeroj en apartan bovlon kaj dispremi ĝin al kaĉo per forko.

Paŝo 2Varmigu la oleon en kaserolo sur malforta fajro kaj friti la cepon ĝis ĝi iĝos orbruna. Aldonu la sekajn spicojn (koriandron, kuminon, kurkumon kaj garam masala) kaj fritu ĉion kune ankoraŭ unu minuton. Aldonu la zingibron, kapsiketojn kaj tomatojn. Miksu bone. Kuiri dum 5 minutoj.

Paŝo 3Aldonu la kikerojn (integrajn kaj kaĉigitajn) kaj la likvon de la kikeroj. Se ne troviĝas sufiĉe da likvo, aldonu iom da akvo, sed ne igu la kikeraĵon tro supeca. Varmigi la tuton ĝis ĝi bolos, malfortigu la fajron kaj kuiretu la tuton dum 5 minutoj.

Paŝo 4Aldonu iom da salo laŭguste.

Paŝo 5Prezentu kun rizo.

Presi - Reveni