Kokosaj buletoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj, Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Kokosaj buletoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 15 minutoj

Facilaj dolĉaĵoj, kiuj ne bezonas bakadon.

Ingrediencoj

  • 200 gramoj da kokosaj flokoj
  • 100 mililitroj da dolĉa laktokremo (30%)
  • 70 gramoj da pulvora sukero
  • 70 gramoj da butero
  • 200 gramoj da ĉokolado

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Kokosaj flokoj miksu kun pulvora sukero.

Paŝo 2

Paŝo 2Fandu buteron kaj aldonu dolĉan laktokremon. Ne kuiru!

Paŝo 3

Paŝo 3Miksitan buteron kun laktokremo aldonu al kokosaj flokoj. Miksu ĉion ĝis unuigo de ĉiuj ingrediencoj.

Paŝo 4

Paŝo 4De ricevita maso formu permane malgrandajn buletojn.

Paŝo 5

Paŝo 5Formigitajn buletojn metu sur aluminian folion aŭ telerojn.

Paŝo 6

Paŝo 6Buletojn metu en fridujon por minimume unu horo (eblas prepari ilin vespere kaj por nokto meti en fridujon).

Paŝo 7

Paŝo 7Kiam buletojn estos en fridujo jam sufiĉe longe, fandu ĉokoladon en akva bano (ĉokoladon metu en ujo, kiu estos ene de pli granda ujo kun bolanta akvo). Rapide kovru buletojn per likva ĉokolado kaj lasu sur aluminia folio por malvarmiĝi.

Paŝo 8

Paŝo 8Pretajn buletojn konservu prefere en fridujo. Bonan apetiton!

Por kovri la buletojn vi povas uzi kaj laktan ĉokoladon kaj amaran, depende de la propra gusto.

Presi - Reveni