Kornbulkoj kun kazeo kaj fruktoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj

Kornbulkoj kun kazeo kaj fruktoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 10 minutoj

Dolĉaĵo taŭga ankaŭ kiel ĉefplado. Spektita antaŭ multaj jaroj en televido.

Ingrediencoj por 10-12 kornbulkoj

  • 10-12 kornbulkoj
  • 500 g da kazeo
  • 2 paketoj da vanila sukero
  • Fruktoj (ekz. persikoj)
  • 3 ovoj
  • Oleo
  • Sukero por superŝuti

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Preparu ingrediencojn. La indikita kvanto sufiĉis por 11 bulkoj.

Paŝo 2

Paŝo 2Miksu kazeon kun unu vanila sukero.

Paŝo 3

Paŝo 3La bulkojn tranĉu horizontale je du partoj. La molan enon elprenu - eblas manĝi ĝin ekz. kun supo anstataŭ pano.

Paŝo 4

Paŝo 4Ambaŭ partojn de la kornbulkoj ŝmiru bone per kazeo.

Paŝo 5

Paŝo 5En la subajn partojn de la kornbulkoj donu fruktojn laŭ via gusto.

Paŝo 6

Paŝo 6Kovru per la supraj partoj. En taŭga ujo miksu ovojn kaj ovumu la kornbulkojn.

Paŝo 7

Paŝo 7La ovumitajn kornbulkojn fritu mallonge sur varmega oleo. Pretan manĝon superŝutu per sukero miksita kun la dua vanilsukero.

Troan oleon eblas forsuĉi per papertukoj, la manĝo iĝos malpli grasa.

Presi - Reveni