Kuko kun citrona kremo

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Kuko kun citrona kremo

Malfacileco: 4/5

Prepardaŭro: 1 horo, kuirdaŭro: 2 horoj

Ege bongusta citrona kremo.

Ingrediencoj

Por la biskvito:

  • 180 g da sukero
  • 150 g da faruno
  • 4 ovoj
  • Iomete da vanila sukero

Por kremo:

  • 4 citronoj
  • 200 g sukero
  • 40 g da butero
  • 4 ovoj

Preparado

Paŝo 1Preparado de la biskvito: apartigu ovoblankaĵon de ovoflavaĵo. Batsmiksu (per miksilo prefere) ovoblankaĵon ĝis blanka ŝaŭmo kaj samtempe iom post iom aldonu sukeron.

Paŝo 2Daŭre miksu kaj aldonu ovoflavaĵon en la miksaĵon, ĝis la miksaĵo estos homogena.

Paŝo 3Nun forigu la miksilon kaj delikate aldonu kribritan farunon per kulero. Kaj miksu de malsupre supren ĝis tiu miksaĵo estos homogena.

Paŝo 4La pasto por biskvito estas preta por baki. Elverŝu la paston en ujon kaj enfornigu je 190–200 °C por 20–25 minutoj (tempo kaj sukceso dependas de via forno).

Paŝo 5Nun vi havas tempon por prepare la kremon: raspu la ŝelon de la citronoj (gravas uzi nur la flavan parton de ŝeloj) kaj sukigu la citronojn.

Paŝo 6Aldonu al la suko la raspitan ŝelon kaj sukeron. Aldonu ovojn kaj miksu.

Paŝo 7Al tiu miksaĵo aldonu la buteron kaj daŭre miksu kaj varmigu tiel: metu la kremon en poton, kiu troviĝas en bolanta akvo en alia poto sur fajro.

Paŝo 8Tiel miksu kaj varmigu, ĝis la kremo estos densa (kiel acidkremo aŭ jogurto).

Paŝo 9Kiam la biskvito kaj la kremo estas malvarmaj, vi povas konstrui kukon laŭ via fantazio.

Utilaj konsiloj:

Kiam vi lasas la kremon por malvarmiĝi, kovru ĝin per iu plasta saketo tiel, ke inter la saketo kaj la kremo ne estu aero. Ĉar alie super kremo povas aperi malbongusta malmola ŝeleto.

Presi - Reveni