Kukurba Supo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorio Supoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 50 minutoj

Facila supo farita el moska kukurbo ideala por malvarmaj vesperoj.

Ingrediencoj por 6 porcioj

  • 1 moska kukurbo
  • 1 tubero de celerio
  • 1 karoto
  • 1 blanka cepo
  • 2 terpomoj
  • 1 litro da legoma brogaĵo
  • salo kaj pipro
  • butero

Laŭvolaj

  • acidkremo
  • Kajena pipro

Preparado

Paŝo 1Senŝeligu la kukurbon kaj terpomojn. Haketu ĉiujn legomojn.

Paŝo 2En grandan poton, metu la legomojn kaj kvanton da butero (~30g). Aldonu pinĉaĵojn da salo kaj pipro laŭvole. Per mezalta varmo, kuiru ĉion sub kovrilo, foje miksante, ĝis la pecoj de cepo fariĝas preskaŭ travideblaj (5-15 minutojn).

Paŝo 3Aldonu la brogaĵon kaj altigu la varmon ĝis ĝi bolos. Tuj malpliigu la kuir-temperaturon ĝis mez-varmeta grado.

Paŝo 4Duonkovru kaj boletigu la supon (vidante malgrandajn vezikojn) dum 30-40 minutoj. Foje miksu ĝin por ke ĉio trae kuiriĝu.

Paŝo 5Uzu manporteblan likvigilon por pastigi la molajn legomojn en la poto. Se vi ne havas tion, vi ankaŭ povas uzi tablan likvigilon, zorge pastigante la legomojn po pluraj tasoj.

Acidkremo kaj Kajena pipro perfektigas la pladon.

Presi - Reveni